← Reen al E

PIV 2020 · 3882

★enigm/o

enigm/o
Demando, prezentanta divenotaĵon per intence malklaraj dusencaj esprimoj: la enigmo de la Sfinkso al Edipo, de Simŝon al la edziĝkompanianoj; proponi Z, solvi Z enigmon; vi ne trovus la solvon de mia enigmo X; la enigmo simple solviĝas Z; paroli per enigmoj Z.
(f) Malklara, malfacile komprenebla afero: la enigmoj de la naturo; lia karaktero estas por mi enigmo. mistero.
enigma. Malfacile komprenebla: enigma vorto, rigardo, frazo; ĉi tiuj rigardoj, ridetoj k ornamoj prezentis pli enigman vidaĵon ol la silentado de la aliaj Z.
vortenigmo. Logogrifo.