← Reen al M

PIV · 10452

★mister/o

mister/o
Θ En la egipta, helena k Romana religioj, sekreta doktrino k kulto, kiu promesis al la inicitoj la senmortecon per simbola unuiĝo kun mortanta k resurektanta diaĵo: la misteroj de Iziso; la Eleŭzisaj misteroj.
Dogmo, revelaciita de Dio k neatingebla per la nura racio: la mistero de la enkarniĝo, de la elaĉeto, de la Triunuo.
(f) Fakto, afero kaŝita aŭ neklarigebla: la misteroj de posttomba vivo Z; deĉifri la misterojn de la naturo; libro, kiu instruas la misterojn de la subtila lingvo de la Francoj Z; lia morto restis ĝis nun politika mistero. enigmo.
mistera. Enhavanta ion kaŝitan, sekretan, malklaran: misteraj signoj; misteraj por la amaso teknikaj terminoj Z; mistera krimo; mistera ordono, sciigo; fine la mistera pordo malfermiĝis; la senlima mistera maro; vojo, kiu iris en la mondon, inter la misterajn altajn altaĵojn k nekonatajn spacojn Z; la mistera kontrakto, kiun mi faris kun la firmo H. Z.
mistere. Kun mistero: li ĉiam kondutas mistere; la mistere ridetanta mieno de ŝia edzo Z.
misteraĵo. Mistero 3: multaj E-istoj vidas en tiu ĉi kontrakto ian misteraĵon Z.