PIV · 14132
sfinks²o
sfinks2o
1 Fabela besto kun leona korpo k homa kapo, kiu, ĉe la egiptoj, simbolis la sunon.
2 Ĉe la helenoj, fabela monstro kun leona korpo k virinaj brusto k kapo, kiu tuj voris tiujn, kiuj ne kapablis diveni la enigmojn, proponitajn de ĝi. ➞ Edipo.
3 (f) Homo, kies pensojn k sentojn oni ne povas diveni.