PIV · 12771
proced³i
proced3i (ntr) Uzi difinitajn rimedojn por efektivigi ion: metode, senorde, energie procedi; mi ne scias kiel procedi por malfermi tiun skatolon, ne difektante ĝin; ni procedu laŭstatute pri la registrado de la voĉoj.
procedo
1 Agmaniero, aplikota por atingi difinitan rezulton k speciale farmetodo sekvata por fabriki, presi, foti k.a.: kvazaŭ tio estus io pli, ol bruta procedo por la kontentigo de volupta deziro! Z; novaj procedoj de prilumado; kirurgia procedo por operacii kun malfermita koro.
2 Z = proceso 2.