← Reen al P

PIV · 12772

procedur²o

procedur2o
Maniero, en kiu estas kondukataj aferoj konforme kun la kutimo, statuto, reglamento aŭ leĝo: enketi pri la proceduroj de voĉdonado en la diversaj landoj; proceduro por elmeti leĝoprojekton antaŭ la parlamento; kodo de kriminala proceduro.
💻 Parto de komputila programo, kiu plenumas apartan taskon k poste redonas la regadon al la ĉefprogramo, kiu vokis ĝin: rekursa, memvoka proceduro. funkcio.
procedura. Rilata al proceduro: procedura regularo.
proceduri (ntr) Sekvi proceduron: proceduri kontraŭ iu.
proceduristo. En kelkaj landoj, jura oficisto, kiu ŝarĝas sin pri la proceduro de proceso, sed ne pledas. advokato, solicitoro.
praproceduro 💻 Apriora proceduro.