PIV · 1025
aprior/a
aprior/a
1 Φ Λ Bazita sur teorio, ne dependanta de faktoj aŭ spertoj: aprioraj ideoj; Volapük estas grandparte apriora lingvo per sia vortaro. ☞ aposteriora.
2 💻 (pp objekto en komputila programo) Disponebla en ĉiu programo sen eksplicita deklaro aŭ difino: apriora proceduro, funkcio, konstanto. ☞ implicita, praproceduro.
apriore. Antaŭ ĉia sperto pri io: apriore, oni povus pensi, ke…