PIV · 1026
★aprob/i
★aprob/i (tr)
1 Opinii k deklari bona k akceptinda: ĉu vi ne aprobas mian intencon? Z; aprobi proponon Z, iniciativon Z, klopodon; la skribado de unu sono per du literoj neniam povas esti aprobata Z; vortoj, kiuj eble ne al ĉiuj E-istoj estas konataj aŭ eble ne de ĉiuj estas aprobataj Z. ☞ laŭdi, aplaŭdi.
2 Deklari oficiale taŭga por difinita funkcio aŭ uzo: la ekzamenkomisiono aprobis s-ron N. kiel doktoron; aprobita profesoro de E.; la «Kolekto aprobita» de D-ro Z. ☞ konfirmi, sankcii, diplomi.
aprobo. Ago k vortoj de tiu, kiu aprobas: mi donis mian plenan aprobon al la dokumentoj k proponoj Z; personoj, kiuj ne ricevinte aprobon de la Komitato, krias […] Z.
aprobinda. Tia, ke ĝi meritas aprobon: aprobinda decido.
malaprobi. Opinii k deklari malbona k neakceptinda: sankta Hieronimo malaprobis ĉian banon por maturaĝa virgulino; ni tre bedaŭras, ke tiu malaprobanta kritiko aperis Z. ☞ riproĉi.
malaprobo. Ago k vortoj de tiu, kiu malaprobas: mi ne povas trovi sufiĉe energiajn vortojn, por esprimi mian malaprobon! Z.
malaprobinda. Tia, ke ĝi meritas malaprobon: ankaŭ al mi persone la vortaro de G. M. ŝajnas tre malaprobinda Z.