PIV · 9172
★laŭd/i
★laŭd/i (tr) Esprimi aprobon, favoran opinion pri iu aŭ io: oni laŭdas homon laŭ lia saĝo X; aktoroj, kiujn aliaj laŭdis eĉ tre forte Z; mi estas ja patro, k mi ne devas laŭdi Z (la filon); kiu mem sin laŭdas, tiun neniu aplaŭdas Z; ĉiu vulpo sian voston laŭdas Z; laŭdu la maron, sed restu sur tero Z; laŭdu tagon nur vespere Z; ili laŭdadis la bonan malnovan tempon Z; ŝia edzo ŝin laŭdegas X. ☞ flati, glori.
laŭdo. Ago k vortoj de tiu, kiu laŭdas: laŭdo de iu al iu pri io; ne estis por li pli granda laŭdo; malfidu la laŭdojn; funebra laŭdo de mortinto; laŭda poemo. ☞ apologio, panegiro.
★laŭdinda. Tia, kia meritas laŭdon: laŭdinda modesteco B; efektive tre laŭdindaj aranĝoj, por teni la popolamason sub la pantoflo! Z.
mallaŭdi. Esprimi malaproban, malfavoran opinion: kion Parizo aplaŭdas, Berlino mallaŭdas Z; li havos por mallaŭdi nur sin mem!; kiel mallaŭdi lian fervoron?. ☞ insulti, kritiki, riproĉi.
mallaŭdo. Ago k vortoj de tiu, kiu mallaŭdas: multe da homoj ne faras malbonon pro timo de mallaŭdo Z; ĵeti mallaŭdon sur iun; mi ricevis mallaŭdon Z; la mallaŭdo de tia persono devas esti por vi pli grava, ol la aplaŭdado de tuta teatro Z; mallaŭda epiteto, opinio.
mallaŭdinda. Tia, kia meritas mallaŭdon: li estas pli kompatinda, ol mallaŭdinda.
matenlaŭdo ✞ Horo 6, preĝata ĉiumatene de la klerikoj.