PIV 2026 · Artikolo 1004

apologio

Litero A

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. apologii
  2. apologiant/o
  3. apologiist/o
apologio parola aŭ skriba provo defendi kaj pravigi ion aŭ iun: la parolado de Brutus estas abstrakta apologio de altprincipa homo ILa li publikigis en iu diskutlisto apologion de Esperanto BKo senpripensa apologio de la liberalismo MD ➞ pledo, senkulpigo; apologetiko.
apologii tr, pri aŭ por fari apologion: sagace Arius apologiis sian novan doktrinon GKa Sokrato, kiel vi apologius se iu dirus al vi ke vi ne tre feliĉigas ĉi tiujn virojn per ilia vivmaniero? DBr apologii pri iu aŭ io apologii pro iu aŭ io
apologianto homo, kiu apologias: tiu bona homo ne plu laboras tie en sia hejmo en Ĝenevo kiel apologianto kaj pledanto por nia lingvo HTo
apologiisto aŭtoro de apologioj: Smith ne estis dogmema apologiisto de senlima libereco BSa