PIV 2020 · 4299
★fanfaron/i
★fanfaron/i. Sin glori per ecoj aŭ virtoj, kiujn oni ne posedas: unu fojon oni donas, k tutan vivon fanfaronas Z; ne fanfaronu irante, fanfaronu revenante Z; vi fanfaronas pri honesteco k modela konduto Z; fanfaroni per sia riĉeco Z, per citatoj Z; vi estas malsaĝulo, la vino fanfaronas el via cerbo! Z; vestiĝu per honto, kiuj fanfaronas kontraŭ mi! X; mi ne estas ŝtelisto, kiu fanfaronas grandecon k potencon sur la ŝnura ŝtupetaro! Z; li fanfaronis ke neniu povos lin venki Z. ☞ arogi, fieri, paradi, pavi, pretendi, knari, soni, sin glori, brustoŝveli.
fanfaronado. Paroloj, sento de fanfaronanto: ĝi donacas al vi la vivon – k tio ĉi ne estas fanfaronado Z.
fanfaronisto, fanfaronulo. Persono ema al fanfaronado: fanfaronuloj ne staros antaŭ vi X.