PIV · 7941
knar⁴i
knar4i (ntr) Eligi sekan k akran bruon de skrapado aŭ frotado: knaras plumo sur papero; knaras seka felo Z, rado Z, pordo Z, tondilo Z, novaj botoj Z, motoro, neĝo sub la piedoj Z; la malnova planko knaras; knaras la vekhorloĝo; knaranta voĉo B; knarantaj mevoj (☞ graki); la knarado estas bruo malpli akuta ol la grincado. ☞ grinci, kraki, klaki.
knarilo Z. Brua ilo, konsistanta el ligna tabuleto, kiu knaras, turniĝante ĉirkaŭ la tenilo.
plumknari. Fari knaran bruon per ferplumo sur papero: plumknaristoj! Z (neaprobindaj verkistoj).