← Reen al K

PIV · 8585

★krak/i

krak/i (ntr) Eligi sekan bruon, kiel de rompado aŭ krevado: malnovaj branĉoj krakas de plezuro Z; sekaj folioj krakas sub la piedoj B; krakas vipo Z, tamburo Z; kiel krakas veturilo plenigita de garboj X; krakis pafo post pafo Z; pezaj radoj krakis obtuze Z; li mensogas tiel, ke la muroj krakas Z; arbo krakanta venton ne timas Z; krakanta vangofrapo Z; kun krakanta tono de gajigisto Z; (analoge) li krakis per la vipo Z. eksplodi, klaki, knari.
krako. Bruo de io, kio krakas: estis krako, kvazaŭ ĉe la ĉielbarelo krevis ringego Z; la pordo fermiĝis kun forta krako; la krakoj de la tondro; la rokoj kun krakego falas Z.
krakadi. Daŭre aŭ ripete kraki: la hela fajro gaje krakadis Z; sekaj folioj, neĝo krakadas Z; la krakado de la teleroj k pladoj en la kuirejo Z.
kraketi. Eligi malfortan ripetatan krakon: la fajro kraketis Z; la salo, ĵetita en la fajron, kraketis; la kraketado de dornoj sub poto X; kraketigi sukeraĵojn en siaj dentoj Z.
krakigi
Fari, ke io kraku: la ventego krakigis la kverkojn; krakigi vipon.
Malkombini malsimplajn hidrokarbonojn al pli simplaj, per termika procedo.
enkrakisto (fm) Senrajta posedprenanto de vakanta loĝejo.