PIV · 5456
★grinc/i
★grinc/i (ntr) Eligi akran malagrablan k tre akutan sonon pro kunfrotiĝo kun alia malmola objekto: fero grincas sur vitro B; ŝlosilo grincas en seruro; grincas grilo, maŝino B, segilo Z, dentoj Z; grinci per la dentoj Z. ☞ ĉirpi, klaki, knari.
grinco. Bruo de io, kio grincas: oni aŭdis grincon de ne ŝmirita seruro.
grincado. Daŭra aŭ ripetita bruo de iu aŭ io grincanta: nin ĝenis la tutan nokton la grincado de la ventoflago; ili estos elĵetitaj en la eksteran mallumon, tie estos la plorado k la grincado de dentoj N.
grincigi. Fari, ke io grincu: grincigi la dentojn al iu Z.