PIV 2026 · Artikolo 12775

1★proceso

Litero P★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. procesi
  2. procesant/o
  3. procesem/a
1 ★ proceso
1 juĝafero jure submetita al tribunalo: esti prava en sia proceso MT gajni proceson Z perdi proceson komenciĝis proceso, mono fluas sen ĉeso Z
2 = (prefere) procezo: tiu proceso de unuformiĝado iros en ĝi la lingvo internacia multe pli rapide Z senskue kaj regule disvolviĝas tiu proceso de la homa moviĝado, pensado kaj sentado, kiu estas nomata vivo Z
procesi ntr juĝe persekuti: procesi kontraŭ iu procesi pri kompenso de la perdoj B la reĝo kaj mi procesas pri mia kapo B neniu procesas honeste, kaj neniu juĝas juste MT
procesanto iu, kiu iniciatas proceson kontraŭ alia persono aŭ instanco:du procesantoj, el kiuj unu gajnis la proceson kaj la dua ĝin perdis FK
procesema amanta procesi. ➞ ĉikanema.