← Reen al Ĉ

PIV 2020 · 2731

★ĉikan/i

ĉikan/i (tr)
Intence fari al iu maljustajn ĝenojn, malagrablaĵojn, malhelpojn, por sentigi al li/ŝi sian superecon: la malnovaj anoj de milita lernejo kutimas ĉikani la nove alvenantajn; la maljuna fraŭlo ĉikanadis siajn najbarojn.
Subtilaĉi, pedante diskutaĉi, por venkigi sian malpravan vidpunkton: la advokato ĉikanis la tamen evidentan akuzon. ĉagreni, intrigi, turmenti.  haro.
(ark.) = klaĉi.
ĉikano. Ago de ĉikananto: la senfinaj ĉikanoj de la malaltaj oficistoj.
ĉikanema. Havanta inklinon al ĉikanoj.