← Reen al P

PIV · 12774

★procent/o

procent/o
Valoro aŭ taksado, difinita rilate al la nombro cent: en la vortaro oni povus ŝanĝi nur iajn 10 procentojn (centonojn) da vortoj Z; mi ricevas procenton de ĉiuj eldonoj Z; en Rusujo […] la lernejoj akceptas hebreojn nur en la nombro de 3−5 procentoj Z; (gimnazio), en kiu apud ĉiu kristano oni akceptas unu hebreon, t.e. oni akceptas kvindek procentojn Z; dum la tempo de la foiro la prezoj estas malaltigitaj je 20 procentoj; 5-procenta solvaĵo; altaprocenta imposto.
Profito, produktata de cent monunuoj dum unu jaro: la dividendo estos 5 procentoj (5%). rentumo, interezo. Rim. La Fundamento registras procent kiel kunmetitan el «pro» k «cent». elcento, pocento.
procentego
Nenormale alta interezo: pruntedoni kontraŭ procentego Z.
Uzuro.
riparprocento. Procento de materialo provizore neuzebla pro difekto.