PIV · 2413
★cent
★cent. Numeralo, esprimanta la nombron post 99 en la serio de la entjeroj (100, C): mi havas cent pomojn Z.
centa. Okupanta lokon post 99 samspecaj aferoj: la centa paĝo, jaro.
cento
1 La nombro cent: vi forgesis unu centon; la dekoj k la centoj estas formataj per simpla kunigo de la numeraloj Z.
2 Aro de cent aferoj aŭ personoj: mi havas centon da pomoj Z; la tuta popolo eliris laŭ centoj k miloj X; centoj da miloj da radikoj k radiketoj Z.
centestro X. Militisto, komandanta grupon de cent soldatoj.
centilo 📈 (pp finia vico de nombroj) Nombro tia, ke unu, du … aŭ naŭdek naŭ centonoj de la nombroj malsuperas ĝin. ☞ mediano, kvarilo, dekilo, plurilo.
centobla. Prezentanta novan nombron, kiu estas al la antaŭa kiel cent al unu: reprodukti miniaturon je centobla grando; la Eternulo multigu sian popolon centoble X; centoble kvin estas kvincent.
centobligi. Fari centoble pli granda, grandnombra: akiri por nia movado ian grandegan aŭtoritaton, kiu per unu fojo centobligus nian forton Z.
centono
centopo. Grupo de cent aferoj aŭ personoj.
centuma 💡 Centezimala.
centfoje Vd fojo.
centjara Vd jaro.
ĉiucentjara Vd jaro.
ducent. Duoble cent: tiu ĉi rivero havas ducent kilometrojn da longo Z.
elcento, pocento. Unuo en ĉiu cento: 53 elcentoj (53 %) de la loĝantoj aprobis; 25-elcenta pago; 60-elcenta kresko. ☞ procento. Rim. pocento, precipe aludas la ripetiĝon de la pocenta nombro; elcento, precipe aludas la apartigon de la elcenta nombro k de la tutaĵo: la nombro de la naskiĝoj estis 2 pocentoj de la loĝantaro; ili produktas 30 pluajn pocentojn ol antaŭe; el la lernantoj nur malgranda elcento finas la studadon; tiom granda elcento da originalaĵoj ankoraŭ neniam estis atingita.
elcento, elcentaĵo. Proporcio esprimita per elcentoj: la plej alta elcentaĵo en la tri jardekoj; granda elcento de la demanditoj.
elcentosigno. La signo %, uzata por indiki elcentaĵon.
okcent. Okoble cent.
sepcent. Sepoble cent.
tricent. Trioble cent: la Tricent (♜ la Spartanoj de Leonido). Rim. Oni formas same la sekvantajn: kvarcent, kvincent ktp.
jarcento
1 Periodo de cent jaroj: ĉu oni ne parolas pri tia homo en la daŭro de jarcentoj? Z; antaŭ kelkaj jarcentoj iliaj prapatroj loĝis ne en Ameriko Z; en la daŭro de jarcentoj Z; ĝi havis la aĝon de duono da jarcento Z.
2 Numerita periodo de cent jaroj, kalkulita ekde grava evento, ekz. la naskojaro de Jesuo Kristo: ĉirkaŭ la mezo de la dekkvara jarcento Z; la epoko de la mezaj jarcentoj Z (Mezepoko).
jarcenta. Koncernanta jarcento(j)n: jarcenta tradicio.