PIV 2026 · Artikolo 10057

mediano

Litero M

mediano
1 MATE en triangulo la streko de vertico al la mezpunkto de la kontraŭa latero.
2 STAT en finia vico de nombroj nombro tia, ke egale multaj nombroj superas ĝin kiel malsuperas ĝin. Sin. duilo.
1 Pli precize, se la donitaj nombroj estas x1 ⩽ x2 ⩽ ... ⩽ xn kaj n = 2k − 1 estas nepara, tiam la mediano egalas al xk; se n = 2k estas para, oni povas difini ĝin kiel aritmetikan mezvaloron de xk kaj xk+1.
➞ kvarilo, dekilo, centilo, plurilo.
3 ANAT unu el la brakaj nervoj, facile vundebla ĉe la manartiko. nervus medianus