PIV · 10831
★naŭ
★naŭ
1 Numeralo, esprimanta la nombron post 8 en la serio de la entjeroj (9, IX): la naŭ Muzoj; naŭfojojn el dek; la naŭ tabelvortoj Z; ĝi kostas naŭ frankojn; ĉu ne la dek estis purigitaj? sed kie estas la naŭ? N; la pruvo per naŭ.
2 Nomo de la cifero 9.
naŭa. Vicmontra numeralo, signifanta, ke la koncernataĵo venas post 8 antaŭaj: la naŭa paĝo; la 9an de Januaro; la reĝo Karolo la 9a.
naŭe. En la naŭa loko de elnombrado.
naŭo
1 Aro de naŭ aferoj aŭ personoj: naŭo de piko, karoo.
2 La nombro aŭ cifero 9: naŭo estas renversita seso.
naŭoble. Multiplikite per 9.
naŭono. Ĉiu el la naŭ egalaj partoj de tuto.