PIV · 11230
★ok
★ok
1 Numeralo, esprimanta la nombron post 7 en la serio de la entjeroj (8, VIII): ok estas kvar kvinonoj de dek Z; li restis ok tagojn.
2 Nomo de la cifero 8.
oka. Vicmontra numeralo, signifanta, ke la koncernataĵo venas post sep antaŭaj: Karolo la oka; sur la oka paĝo; estas nun la oka horo k duono; la okan de Oktobro.
oko
1 Aro de ok aferoj aŭ personoj: kera oko; remista oko.
2 La nombro aŭ la cifero 8: fari okojn sur la glacio.
oke. En la oka loko
okobla
1 Prezentanta nombron aŭ kvanton, kiu estas al la antaŭa kiel ok al unu: ricevi okoblan gajnon el sia vetmono.
2 Konsistanta el ok partoj: okobla tavolo da papero.
okoble. Multiplikate per ok: okoble du estas dek ses.
okono
1 Ĉiu el la ok egalaj partoj de tuto: kvar okonoj estas duono.
2 𝅘𝅥𝅰 Noto, signita per nigra punkto (la kapo), tigo k vosto, k daŭranta okonon de plena noto.
okopo. Grupo de ok aferoj aŭ personoj.
okteto 𝅘𝅥𝅰
1 Verko por ok voĉoj aŭ ok instrumentoj.
2 Grupo de ok personoj, kiuj kantas aŭ ludas tian verkon.