PIV 2020 · 5009
★gam/o
★gam/o
1 𝅘𝅥𝅰 Serio de la tonoj de tonalo, vicigitaj laŭ tonalto en la amplekso de unu okto: kromata gamo; minora, maĵora gamo. ➞ gamsigno, toniko.
2 (f) La tuta amplekso de la muzika sonaro: de tempo al tempo leviĝadis gamo de junula rido Z; per senfinaj gamoj leviĝadis la misteraj murmuroj de la granda urbo Z.
3 (f) La tuta serio de iaj aferoj: gamo de koloroj; la legombazaro montris la tutan gamon de la verdo; la tuta gamo de krimado.
aligamigi. Transponi.