← Reen al S

PIV · 14506

solfeĝ/o

solfeĝ/o 𝅘𝅥𝅰 Sistemo, kiu asocias ĉiun tonon de la gamo kun aparta silabo (do, re, mi, fa, sol, la, si), por ebligi pli facilan ekzerciĝon de la voĉo al kantado k por helpi en la trejnado de la orelo.
relativa solfeĝo. Solfeĝo, en kiu do estas ĉiam la toniko.
absoluta solfeĝo. Solfeĝo (t.n. itala-franca), en kiu la silaboj montras absolutan tonon (ekz. la por A, si por B ktp).
solfeĝi (tr) Kanti, citante la silabajn nomojn de la tonoj.