PIV · 6666
interval/o
interval/o
1 𝅘𝅥𝅰 La distanco inter du tonoj, kiu estas proporcio inter du frekvencoj: la intervalo C-E estas trito, kies proporcio estas 5/4; perfekta, maĵora, minora, (mal)pliigita intervalo. ☞ duto, trito, kvarto ktp.
2 ∆ Subaro de rekto, kiu enhavas ĉiun punkton inter du punktoj de la subaro.
fermita intervalo, malfermita intervalo. Intervalo, kiu estas fermita, resp. malfermita, rilate al la tuta rekto.
klasintervalo 📈 Unu el la intervaloj, en kiujn estas dividita la amplekso de statistika variablo.
konfidintervalo 📈 (pp parametro) intervalo, kiu kun probablo p (la konfidnivelo) enhavas la veran parametran valoron.