PIV 2026 · Artikolo 6667
intervjuo
intervjuo interparolo (ordinare fare de ĵurnalisto) kun persono (plej ofte publike konata) por demandi pri ties vivo, agoj aŭ opinioj kaj raporti en gazeto, radio aŭ alia informrimedo:peti intervjuon de iu ricevi intervjuon de iu doni intervjuon al raportisto havi intervjuon kun iu fari intervjuon kun iu intervjuo kun la prezidanto de TEA ULi BBC okazigis televidajn intervjuojn kun reprezentantoj de la Esperanto-Movado ULi ➞ intervidiĝi.
intervjui tr pridemandi iun en intervjuo: intervjui ĉefministron intervjui stelulinon la lokaj radio kaj televido intervjuis la gvidantojn de HOE OE oni ĵus intervjuis la kulturan ataŝeon de la itala ambasadorejo en Parizo CSa