PIV · 2943
★demand/i
★demand/i (tr) Peti pri sciigo, informo: demandi iun pri io; kial vi min demandas pri bono? N; mi vin demandos k vi sciigu al mi! X; mi, kiun vi prenis, ne demandinte miajn sentojn Z; Vojski per orelo teron demandas G; «ĉu vi scias la muzikon?» demandis la mastrino pole Z; li demandis ŝin, kion ŝi faras tute sola Z; ne demandu scienculon, demandu spertulon Z; (abs) kiu demandas, tiu ne eraras Z. Rim. En kelkaj okazoj demandi havas ĉe Z. nuancon tre proksiman al tiu de peti: demandi konsilon de iu, ies permeson ktp. Tio estas nepre evitinda.
sin demandi. Meti demandon antaŭ si k pripensi ĝin, dubante pri la ĝusta respondo: mi demandas min, kiel tio fariĝis ebla; ni ne demandas nin, kian praktikan signifon ili havas Z; ofte oni demandadis sin, ĉu «igi» signifas […] Z.
demando. Ago demandi, k sekve:
1 Speco de frazo, en kiu gramatika rimedo indikas, ke oni petas pri respondo: fari Z, meti Z, direkti Z demandon (al iu); ĉi tiu demando estis farita per tono ĝentila Z; ŝi ne scias, kion respondi al la demando Z; kia demando, tia respondo Z; demando ne kostas, demando ne devigas Z; ĝi havas ankoraŭ signon de demando Z (estas ankoraŭ nedecidita); Λ demando rekta, nerekta. ➞ demandosigno.
2 Problemo postulanta solvon; afero dependanta de iaj kondiĉoj: la demando Orienta, Afrika; tio estas malfacila demando; la demando pri internacia lingvo Z; demando pri vivo aŭ morto Z; estas nur demando pri tempo, pri mono; tio ĉi estas ne demando de permeso aŭ malpermeso Z; solvi Z, decidi Z demandon.
3 Pridiskutota temo; afero, pri kiu oni voĉdonu: la demando estas pri…, estas ĉu…; veni al la demando!; tio ne estas la demando!; tio ĉi estas ekster la demando; levi demandon Z; la demando restis malfermita; meti la demandon pri konfido (demandi, ĉu la Parlamento ankoraŭ plu apogas la politikon de la registaro).
★demanda. Esprimanta nescion pri io k deziron esti informita: demanda tono, rigardo, gesto; Λ demanda pronomo, adjektivo, adverbo (ekz. kiu, kia, kie); demanda propozicio.
demandado. Ago de iu, kiu longe aŭ ripete demandas.
demandaro. Serio da demandoj, ordinare skribitaj: lerneja, konkursa, dogana, polica demandaro. ☞ formularo.
demandema. Scivolema; ema ĉiam meti demandojn.
eldemandi. Provi ricevi respondojn pri io: vi faros prudente, se vi bone eldemandos pri konduto lia Z.
pridemandi. Per demandoj, peni malkovri, kion iu scias pri io: pridemandi lernanton, kulpigiton; turmente pridemandi Z (torturi).
pridemandado. Aro da demandoj, faritaj ekz. de polica enketisto: la pridemandado estis monotona SE.