PIV 2026 · Artikolo 3884
enketi
enketi
1 ntr metode esplori ion per pridemandado aŭ per alia kolektado de empiriaj faktoj: la skipo multe studis pri la temo, multe enketis ĉe profesiuloj kaj laborantoj en tiu merkato OE Eŭropa Komisiono enketis inter la eŭropaj Landaj Asocioj pri la stato de iliaj ret-paĝoj, retaj kursoj, paperaj lernolibroj kaj informiloj RE! mi enketis ĉe mia konato, la bazarulo. «Jes», li diris, «la varo ja estas bona kaj vendiĝas rapidege» CRo oni enketis ankaŭ pri la lingvaj scioj de la pridemandatoj PeS la polico daŭre enketas pri ŝtupar-falo, kiu mortigis en 1996 s-ron Poulet-Dachary ADu vera ĵurnalisto enketas por rakonti tion, kio okazas MRi
2 (malofte) tr metode esplori pri io pridemandante iujn; metode esplori pri io: EU enketas eŭropanojn regule pri plej diversaj temoj JPi 43% de la enketitoj esprimis la opinion, ke RE! la polico enketas la morton de la infano DBr
enketa rilata al enketo(j): enketa ĵurnalismo AWi enketa komisiono GWa
enketo ago enketi kaj ties rezulto (raporto): la enketo el 2009 liveris respondojn de 386 kongresanoj MFe laŭ la enketo tri el kvar flandroj esperas, ke Belgio ne malaperos IDu enketo pri la nombro de lernejoj, en kiuj Esperanto estas instruata ILa Koutny prezentas malgrandan retan enketon pri la bildo de la mondo laŭ esperantlingvanoj FGo «mi aranĝos enketon en la regiono», . «Ne devus esti tro malfacile sekvi liajn spurojn» ALö