PIV 2026 · Artikolo 12110
★peti
Derivaĵoj en la artikolo 22
★ peti tr
1 sciigi al iu, ke de tiu oni deziras ricevi ion: peti iun pri io peti ion de iu ili Jupitron petis nun pri nova reĝ’ KKa petu lin pri pardono Z li sendis knabon al la granda Niko, por peti de li buŝelmezurilon Z du aferojn mi petis de vi MT sinjorino, kiu petis de ŝi trinki FE pri kio amikoj sekretas, ili vian juĝon ne petas Z mi petas vian pardonon Z kiu ne petas, tiu ne ricevas Z ne havante, oni petas; ricevinte, forĵetas Z
2 sciigi al iu, ke oni deziras, ke tiu faru ion: mi petas la amikojn rapidi kun la mendoj Z mi petas vin kredi Z mi volus vin peti alporti al mi ĉerpeton da akvo Z malriĉa virino petis ŝin, ke ŝi donu al ŝi trinki FE mi devas peti la leganton, ke li formetu tiun ĉi antaŭjuĝon Z sidiĝu, mi petas
3 sciigi al iu, ke oni deziras, ke tiu venu: petu lin al mi FE mi sendis peti ilin ĉi tien Z gasto tro petata foriras malsata Z por gasto ne petita mankas kulero Z ➞ inviti.
peto ago aŭ vortoj de iu, kiu petas: peto de iu al iu pri io peto de barono estas ordono Z direkti peton al iu Z fari peton al iu Z prema peto insista peto peto kaj demando kondukas tra l’ tuta lando Z multaj turnas sin al ni kun la peto sendi al ili Z vian peton, ke mi vin helpu, mi ne povas plenumi ➞ petskribo, petveturi.
petadi daŭre aŭ ripete peti: ili iris petadi almozojn Z
petado ago petadi: laŭ lia insista petado Z ĉian humilan petadon de helpo ni devas eviti Z
petegi insiste kaj tre humile peti: en la preĝejoj oni petegis pri riĉa ŝiprompa beno Z mi vin petegas per mia tuta koro Z ordonante al ŝi iri al la reĝo, por petegi lin pri ŝia popolo MT
petego ago aŭ vortoj de iu, kiu petegas: elaŭdu mian petegon!
peteganto iu, kiu petas: «La petegantinoj» estas la titolo de tragedio de Eŭripido
almozpeti ntr peti pri almozo: la almozpetanta virino iris pluen, rigida, muta Z ĉi tie estas malpermesite almozpeti Sin. almozi.
elpeti ricevi aŭ akiri ion per petado: de la Eternulo mi lin elpetis filon MT li almoze elpetadis al si panon Z
elpetegi ricevi aŭ akiri ion petegante: kvazaŭ ĝi volus elpetegi de ŝi kompaton Z
forpeti sin peti forpermeson: mi forpetis min de la reĝo MT
helpopeti peti pri helpo: kiaj estis la bezonoj de la helpopetanta virino Z
ĵurpeti peti kun ĵuro: ĵurpetanta min per sia virgulina ĉasteco Z
laŭpeta disponebla, funkcianta aŭ respondanta, kiam oni petas: li eliros nur je la posta laŭpeta haltejo kie la buso haltas, nur se iu petas tion CPi la Afrika Oficejo sendis lernilojn laŭpete MGu
neelpetebla tia, ke oni ne povas akiri ĝin per peto.
nepetegebla tia, ke de tiu oni povas nenion elpeti: nenio estos. Mi estas nepetegebla Z
pardonpeti pro ĝentileco peti ies pardonon: mi pardonpetas, ke mi ne rekonis vin GAr UEA pardonpetas pro neĝusta informo en la Jarlibro RE! mi pardonpetas, se mi seniluziigis vin ALö ➞ bedaŭri.
pardonpeto ago aŭ vortoj de iu, kiu pardonpetas: batalante momenton kontraŭ la karesoj kaj la pardonpetoj de la kuzo Z ➞ preteksto.
plorpeti peti kun larmoj: ni komparu kun Van Gogh, kiu devis plorpeti du ovojn kaj kompense farbis pordon de la kokinejo, por ne morti pro malsato RTr
propeti
1 peti iun nome de iu alia: kiel edzino de la guberniestro, mi ofte ricevis vizitojn de civitanoj, kiuj volis ke mi propetu lin pri diversaj problemoj ALö
2 interhelpe peti iun pri pardono de iu alia: li propetis la princon pro la ribelinto
propeto ago aŭ vortoj de iu, kiu propetas: lia animo saviĝos dank’ al la propeto de Margareto
tropetema ĝena pro sia senĉesa aŭ ekscesa petado.
trudpeti elpeti ion preskaŭ per forto, minaco, ĉantaĝo k.s.: trudpeti promeson trudpeti monon trudpeti rekomendon de iu