PIV · 1768
★bedaŭr/i
★bedaŭr/i (tr)
1 Ĉagrene sentadi la perdon de iu aŭ de io: bedaŭri la mortintan patrinon, la forpasintan junecon; ruinigita estas Nineve: kiu bedaŭros ĝin? X; ne bedaŭru hieraŭan! Z; nia bedaŭrata prezidanto.
2 Sentadi ĉagrenon pro io, kion oni faris aŭ ne faris: mi bedaŭras mian severecon Z; mi bedaŭras, ke vi ne akiris la povon labori Z; ŝi tute ne bedaŭris, ke ŝi iris returne Z; (abs) kiu ne konfidas, tiu ne bedaŭras Z; dum en la (kriza) tempo aliaj amikoj per vortoj bedaŭris, s-ro Trompeter sen vortoj agis Z.
3 (ark.) Kompati. ☞ penti, domaĝi.
bedaŭro. Sento de bedaŭranto: bedaŭro de iu pri io; havi, senti, esprimi la bedaŭron ne povi helpi iun; bedaŭro k ĉagreno ŝuldon ne kovras Z.
bedaŭre. Kun bedaŭro: mi bedaŭre eksciis pri lia morto.
bedaŭrinda
1 Meritanta, naskanta bedaŭron: bedaŭrinda perdo, eraro, elpaŝo.
2 (ark.) Kompatinda: vi fantazias, mia kara, vi estas bedaŭrinda Z.
bedaŭrinde. Pro bedaŭrinda kialo aŭ bedaŭrindaj cirkonstancoj; tiu ĉi traduko, pro manko de mono, bedaŭrinde ne povis esti eldonita Z; sed bedaŭrinde tio ĉi estas al ni tute neebla Z. ☞ domaĝe.
bedaŭrindaĵo. Okazaĵo, kiun oni povas bedaŭri.