PIV 2026 · Artikolo 1767

★bedo

Litero B★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 7
  1. florbedo
  2. fragbedo
  3. herb/obedo
  4. legombedo
  5. semobedo
  6. sterk/obedo
  7. varm/obedo
★ bedo AGRI plata aŭ nivelita peco de grundo, preparita por plantoj: mia amato iris en sian ĝardenon, al la bedoj de aromaĵoj,
Por kolekti rozojn MT
➞ platbando.
florbedo bedo uzata por floroj.
fragbedo bedo uzata por fragoj.
herbobedo malgranda flegata gazono.
legombedo bedo uzata por legomoj.
semobedo bedo el kreskantaj semitaj plantoj.
sterkobedo bedo preparita el humo aŭ mulĉo kun sterko por akceli la disvolviĝon de la semoj.
varmobedo enkadrigita bedo, kiun oni varmigas per submeto de fermenta sterkaĵo aŭ per varmakvaj tuboj aŭ per elektraj rezistiloj.