PIV · 14787
★sterk/o
★sterk/o
1 Brutaj ekskrementoj, miksitaj kun la pajlo, sur kiu la brutoj kuŝis, k uzataj post iom da fermentado, por plibonigi kulturgrundon: la varma sterko en la stalo Z; tie kuŝis amaso da sterko Z; sterko de bovinoj, de kolomboj X; kiam la akvoj (de Nilo) malaperas, restas fruktoporta ŝlimo, kiu anstataŭas plej bonan sterkon B. ☞ kompoŝto. ➞ sterkakvo.
2 = sterkaĵo.
3 (f) Malnobla, malŝatinda afero: kiuj estis edukitaj sur purpuro, tiuj ruliĝas nun sur sterko X; la kadavro de Izebel estos kiel sterko sur la tero X; efektive mi rigardas ĉion kiel sterkon, por ke mi gajnu Kriston N. ☞ cindro, guano, rubo.
sterki (tr) Plibonigi, aldonante al la grundo plantonutrajn substancojn: sterki ĝardenon, kampon; (analoge) la venenan herbon ne sterku, ke ĝi pli ankoraŭ kresku! Z.
sterkado. Ago de iu, kiu sterkas.
sterkaĵo. Produkto same uzata kiel sterko, natura aŭ fabrikita: minerala, organika sterkaĵo; nitrata, fosfata sterkaĵo; verda sterkaĵo (verdaj plantoj, supraĵe enterigitaj por plibonigi kulturgrundon).
sterkejo. Loko, en kiun oni amasigas fermentontan sterkon: estis iam du kokoj, unu sur la sterkejo […] Z.
trosterkado ☼ Uzado en agrikulturo de tro grandaj kvantoj de sterkaĵoj, naturaj aŭ artefaritaj, kaŭzanta mediproblemojn. ➞ eŭtrofa.