PIV 2020 · 14786
steril/a
steril/a
1 Senfrukta, nekapabla naski aŭ produkti: sterila lando, bovino, planto; (f) sterila jaro, peno, diskuto.
2 ⚕ 🔬 Sterilizita: sterila pansaĵo, kultivmedio.
sterileco. Neebleco, por viro aŭ virino, generi infanojn, pro funkcia perturbo aŭ organa lezo aŭ manko de la genera aparato.
steriligi ⚕ Fari operacion, kiu malebligas la generadon: la nazioj intencis steriligi ĉiujn ciganojn.
sterilizi 🔬 ⚕ Per fizikaj (ekz. varmo) aŭ kemiaj (ekz. antisepsaĵoj) rimedoj, senigi je ĉia vivanta mikrobo: sterilizita kompreso; oni devas unue sterilizi la instrumentojn. ☞ asepsi, pasteŭrizi.
sterilizado. Ago de iu, kiu sterilizas.