PIV · 547
★almoz/o
★almoz/o. Favorkora donaco plej ofte mona, kiel helpo al malriĉulo: petadi almozon Z; M. ekĝemegis de honto, kiam ŝi ricevis almozon Z; kiam vi donas almozon, ne lasu vian maldekstran manon scii, kion faras via dekstra N; almozo estas unu el la kvin kolonoj de Islamo; almoze vivi Z; mi evitis morton permalsatan k vivon peralmozan Z. ➞ almozkesto, almozosako.
almozulo. Homo, kiu petadas almozojn: en ŝia penetranta voĉo sonis jam tirataj k plendaj sonoj de almozulo Z. ☞ trampo, vagabondo. ➞ monaĥo.
almozulejo. Rifuĝdomo por almozuloj.