PIV · 10535
★monaĥ/o
★monaĥ/o. Ermito aŭ ano de religia komunumo, submetita al specialaj reguloj (ĝenerale rezigno pri personaj posedaĵoj k pri seksaj rilatoj): kapuĉo monaĥon ne faras Z. ☞ begino, bikŝuo, bonzo, cenobito. ➞ anakoreto, froko.
monaĥa. Rilata al monaĥoj: monaĥa mantelo, pelveto; monaĥa severeco; monaĥa regularo.
monaĥejestro, monaĥejestrino. Estr(in)o de monaĥejo.
monaĥino. Virino, apartenanta al religia komunumo k submetita al specialaj vivreguloj: klostraj, liberaj monaĥinoj.
monaĥismo. Religia sistemo, bazita sur la valorigo de la monaĥa vivo.
eksmonaĥiĝi. Rezigni la monaĥan staton.
almozmonaĥo. Monaĥo, observanta la plenan malriĉecon k vivanta nur el almozoj.