† Estro de abatejo: abata jurisdikcio. abateco. Funkcio, ofico de abato. abatejo † 1 Vivejo de la plej malnovaj monaĥaj ordenoj: benediktana, cisterciana abatejo. 2 Aro de la tie loĝantaj monaĥoj, rigardata kiel societo: tiu abatejo posedis multajn vilaĝojn. 3 Preĝejo aŭ loĝejo, kiu estis iam difinita por tiu uzo: la abatejo de Vestminstro, de Mikaelmonto. abatino. Estrino de kelkaj malnovaj monaĥinaj ordenoj.