PIV · 10587
★mont/o
★mont/o
1 Granda natura amaso de roko k tero, kiu altiĝas super la nivelo de la ĉirkaŭanta grundo je pluraj centoj da metroj: la piedo, la radikoj, la flankoj, la supro de monto; kalkopetra, granita monto; se neĝas sur la monto, estas malvarme en la valo Z; ĉeno de montoj Z; ne venas mont’ al monto, sed homo homon renkontas Z; belaj rakontoj el trans la montoj Z; sovaĝbestaj montoj Z; (f) la ondegoj leviĝis kiel montoj; ✞ la Prediko sur la monto. ☞ dento, kresto, vulkano, alpismo.
2 Alta, granda amaso: montoj da kadavroj, da rubaĵoj, da paperaĵoj; promesi orajn montojn Z; ni ne povas senfine toleri tiun monton da mizeroj; inter faro k rakonto staras meze granda monto Z. ☞ abismo, maro.
Monto
1 🌄 Parto de pluraj propraj nomoj de montoj: Monto Blanka aŭ Blankmonto Z (6°52′E, 45°50′N), Monto Kalva, Montaro de la Gigantoj (15°44′E, 50°44′N); Fuĵi-Monto (138°40′E, 35°20′N).
2 ♜ Nomo de la plej maldekstra partio en la asembleoj de la Franca Revolucio: Robespiero estis la ĉefo de la Monto.
puba monto ❤ Venusmonto.
monta. Rilata al monto(j): la monta klimato, flaŭro; montaj kabanoj.
montano. Loĝanto de montoj.
montaro
1 Masivo aŭ ĉeno da kunigitaj montoj, formantaj tuton: la Kaŭkaza, Pirenea montaro.
2 (vs) Monto, rigardata kiel restadejo, kontraste kun kamparo: ferioj en montaro; la ĝojoj, sportoj, akcidentoj de la montaro.
montara. Rilata al montaro: montara regiono; montaraj vivkondiĉoj.
montariĝo ⊕ Estiĝo de montaro: antaŭmontariĝa, dummontariĝa, postmontariĝa sedimentado; Alpa, Hercinia, Kaledonia montariĝo. Sin. orogenezo. ☞ faltiĝo.
★monteto. Malalta monto, ofte kun ronda supro: la sep montetoj de Romo; ĉiuj montetoj fariĝos fruktoportaj X; la malnova monteto de elfoj Z; kunblovitaj sablaj montetoj Z (dunoj). ☞ altaĵo.
montiĝi. Altiĝi kvazaŭ monto: de via kolera blovo montiĝis akvo Z.
intermonto. Malpli alta trairejo inter du montoj.
transmontano. Loĝanto trans la montoj.
Ercmontaro. Montaro ercoriĉa, inter Bohemio k Saksio (13°E, 50°30′N).
glacimonto = glaciinsulo.
mammonteto. Monto kun proksimuma formo de mamo.
pintmonto. Monto, kun pinta supro.
Rokmontaro. Granda montoĉeno de Alasko ĝis Meksiko, laŭlonge de Pacifiko.
tablomonto. Monto kun ebena supraĵo.
tombomonto. Tumulo.