PIV · 4283
falt/o
falt/o Z
1 ⚕ Haŭtsulketo ĉe la frunto, vizaĝo aŭ interno de la manoj, ordinare kaŭzita de la aĝo: ŝi havas eĉ ne unu falton; la karno subokule pendis falte.
2 ⊕ Rezulto de deformiĝo de tereno, en kiu la tavoloj kliniĝas en du malsamaj direktoj, aŭ diverĝaj (kazo de antiklinalo) aŭ konverĝaj (kazo de sinklinalo): stara, oblikva, kuŝa, kunfaŭlta falto. ☞ surpuŝego, puŝtegaĵo.
falti (tr) Provizi per faltoj: maljuneco faltis ŝian gracian vizaĝon; regiono faltita de terciaraj termovoj; faltiĝinta frunto Z. ☞ kuntiri.
faltaro. Grupo da faltoj en unu loko: tempia faltaro.
senfaltigi. Operacie restreĉi la haŭton de la vizaĝo, por forigi la faltojn k doni pli junan aspekton.