PIV 2026 · Artikolo 4284

faluno

Litero F

faluno GEOL detrita sedimenta rokaĵo 1 malmulte kohera, konsistanta el tre multaj pecoj de konkoj, sablo kaj eventuale argilo, estiĝinta en malprofunda maro.
faluni tr AGRI kovri kampon per faluno por plibonigi argilajn terojn.
falunejo loko, kie oni ekstraktas falunon.