← Reen al F

PIV · 4285

falus/o

falus/o
Prezento de erekta peniso, kiel simb. de fekundeco. lingamo.
Ψ Peniso kiel simb. de vira (ofte patra) potenco.
🍁 G. (Phallus el falusacoj) de fungoj kun bazidiujo junstadie tute ĉirkaŭita de dika vualo, kun himenio sur la ekstera flanko de konusa, senlamena ĉapelo portata de stipo; ĉapelo k stipo maturstadie eliĝas el la vualo sub formo simila al faluso 1; kosmopolita g. de ĉ. 20 sp-oj plejparte fetoraj.
falusa, faluseca. Havanta formon de faluso: falusa amanito (Amanita phalloides).