← Reen al D

PIV 2020 · 3027

detrit/o

detrit/o Mineralo aŭ fragmento de mineralo, de roko aŭ de fosilio, devenanta el la erozio de kontinento aŭ de malmola parto de vivulo k transportita pli-malpli for de ĝia origina loko: la laŭdimensiaj kategorioj de detritoj estas bloko, ŝtono, gruzero, sablero, siltero k argilero. klasto.
detrita. Rilata al detrito, konsistanta el detritoj: detrita sedimento, petro.