PIV · 16360
★val/o
★val/o
1 🌄 Malalta terparto, pli-malpli ĉirkaŭita de montoj, ĝenerale kavigita de rivero aŭ glacirivero: ni transmigros el la profundaj valoj en la lumantan montolandon Z; se neĝas sur la monto, estas malvarme en la valo Z (pf); la valo de Nilo, de Sejno, de Rejno; kruta valo de torento; morta valo (de kiu la akvo malaperis); ronda valo (ĉiuflanke fermita de altaĵoj). ➞ valvoje, talvego.
2 ב La tero, kiel loko de suferado: la valo de densa mallumo X; ĉi tiu valo de la ploroj.
3 🏠 Interna, konkava angulo, formita de intersekcantaj ebenaĵoj de tegmentoj.
valeto. Mallonga valo inter montetoj: (f) la valeto de la Muzoj (inter la du pintoj de Parnaso).
alvale. En loko situanta, en difinita valo, pli malsupre ol la priparolata: Turo estas alvale de Orleano. ☞ almonte.
alvali E. Malsupreniri de monto.
sekvalo 🌄 Valo iam okupita k kavigita de rivero, sed ne plu hodiaŭ: sekvaloj estas oftaj en kalkaj regionoj.