PIV 2026 · Artikolo 11785

Parnaso

Litero P

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. parnasa
  2. parnasan/o
  3. parnasism/o
Parnaso
1
a GEOG monto en Grekujo (hodiaŭ: Liakura): eĉ de l’ Parnaso la fonto, kiu saltas en la valon, ne fluas Z
b MITO Parnaso 1 a rigardata kiel la restadejo de Apolono kaj la muzoj 1.
ΠαρνασσόςParnassós
2 BELE franca poezia skolo en la dua parto de la 19a jc.
parnasa rilata al Parnaso.
parnasano membro de la skolo Parnaso 2.
parnasismo BELE ESPO tendenco en la Esperanto-literaturo, kies majstroj estis Kaloĉajo kaj Varingjeno, aŭtoroj de «Parnasa Gvidlibro».