← Reen al S

PIV 2020 · 15017

★supr/e

supr/e. Adv., signifanta «en alta loko ĉe la ekstremo kontraŭa al la bazo»:
I - (fizike): mi fermis la kovrilon k sidiĝis supre sur la kesto Z; en la tirkesto, supre dekstre; supre staras sur la monto la silenta kapeleto Z; mi loĝas tute supre (1 en la altaj etaĝoj; 2 en la alta parto de la urbo); la floroj supre sur la tero odoras, kion ne faras la floroj sur la fundo de la maro Z; supre de la turo staras nigra flago; (kun movo) ilia voko sonis de supre Z; la maro levis la pecegojn da glacio alte supren Z; kiu supren kraĉon ĵetas Z; pilonoj kun muroj mallarĝiĝantaj supren B; (f) teni la nazon supren Z. sor.
II - (metafore):
en unu el la antaŭaj paĝoj: mi ripetas tion, kion mi supre diris Z; el ĉio, kion ni supre diris jam per si mem sekvus […] Z; «Hans!» kriis denove la voĉo de la supre dirita parolanto Z; pri tiu temo, vidu supren;
en la direkto al la fonto de rivero: li veturigos nin laŭ Rejno supren Z; Kolonjo staras supre de Duseldorfo; (analoge) la du knabinoj […] dancadis k flugetadis en la ĝardeno supren k malsupren Z. almonte;
en pli alta socia situacio: hodiaŭ supre, morgaŭ malsupre Z;
Θ En la ĉielo, kiel loko de postmorta vivo: la belegeco tie supre Z; tiam ni tie supre parolos pri la tagoj de nia surtera vivo Z; supre, kie oni ne svatiĝas Z.
supra. Estanta supre: la supra parto de ŝtuparo B; la sablo kusiĝis sur la tomboj ĝis la supra rando de la preĝeja muro Z; la virineto de l’ maro komencis pensadi pri la mondo supra Z; la supra flanko de libro.
supro
La supra ekstremo aŭ parto de io: la garoloj, kiuj flugis ĉirkaŭ la supro de la arbo Z; dormi sur la supro de masto Z; suriri la supron de monteto B; la blindige blankaj suproj de l’ montoj B; kiam la sciigo alvenis, ni estis sur la suproj de Ben-Jangi B; (analoge) sidi ĉe la supro de la tablo (la plej honora loko). kulmino, pinto.
(f) Plej alta grado: tiam la entuziasmo atingis la supron B; li estis ĉe la supro de sia gloro. klimakso, paroksismo.
supraĵo
La supra, ekstera parto de objekto, korpo: la supraĵo de la lago estis kovrita per naĝantaj folioj Z; la interna varmo de la tero ne havas influon sur ĝian supraĵon Z.
Surfaco.
supraĵa
Koncernanta nur la eksteran flankon de io materia: forigi la supraĵan tavolon da tero.
(f) Malprofunde k malprecize pensanta aŭ pensata: supraĵa kono; supraĵa rideto glitis super ŝian vizaĝon Z; li estas vere supraĵa observanto.
supraĵe. Ne profunde, ne serioze: juĝi pri ĉio supraĵe, sen ia logika pripenso Z; tio, kio plaĉas al tiu aŭ alia supraĵe juĝanta k tute ne kompetenta lingvisto Z.
supriĝi. Veni supren: la submarŝipo malrapide supriĝis.
alsupra. Direktiĝanta supren.
alsupri. Direktiĝi supren.
ĉi-supre. Pli supre, ekz. en la antaŭa parto de la teksto.
desupra. Venanta de aŭ komenciĝanta ĉe la supro: desupra direktivo; desupra projektado; desuprismo (klopodado enkonduki la uzon de E. desupre, t.e. pere de politikaj instancoj). desuba.
desupri. Direktiĝi malsupren.
ĝissupre. Ĝis la supro: ĝissupre plenigita sako Z.
malsupre
En malalta loko proksime de la bazo: metu la pli grandajn librojn malsupre en la bibliotekon; profunde malsupre kuŝis la tero Z; malsupre sur la bordo staris belaj arboj Z; ombra aleo kondukis de malsupre al la pordego B; kiam oni rigardas ĝin de malsupre, ĝi ŝajnas grandega; ili ankaŭ ne povis vidi la belaĵojn de malsupre Z (de la fundo); (kun almovo) la virino de la maro sidis sur la akvo k balanciĝis supren k malsupren Z; per la kapo malsupren (f: plonĝante rekte en la aferojn), ĵeti iun malsupren de la ŝtuparo. sob.
En unu el la postaj paĝoj: […] el mia poŝo, kiel vi vidos malsupre Z; malsupre mi donos la projektatan de mi regularon Z; kiel mi malsupre montros Z. ĉi-sube.
En la direkto kontraŭa al la fonto de rivero: malsupre de la Rejna provinco staras la urbo B. Z. alvale.
En malpli alta socia situacio: ili vivas tute malsupre de la socia skalo.
Θ En la morto aŭ la infero: vi volas malsupren, al via knabo Z (mortinta); supre (surtere) pasis la jaroj, sed malsupre (infere) fariĝis nenia ŝanĝo Z.
malsupra. Situanta malsupre: la malsupra flanko de tabulo, la malsupra etaĝo de domo.
malsuprigi. Igi ion tia, ke ĝi estu malsupre: (f) la Eternulo […] malsuprigas en Ŝeolon k suprigas Z.
plejsupra. Tia, ke ĝi estas plej supre: la plejsupra punkto de la montaro; (f) ĉar tiele diras la Plejalta k Plejsupra X. Rim. supren k malsupren estas uzataj kiel pref-oj kun sia propra senco: suprengrimpi Z; supreniri, suprenĵeti Z; suprenrigardi Z; suprensalti Z ktp; malsuprengrimpi Z; malsupreniri Z; malsuprenflugi Z; malsuprenpendi Z ktp.