PIV 2020 · 565
alp/o
alp/o Z 🌄 Alta monto, kun paŝtejoj sur la flankoj: kabano sur alpo; konduki la bovinojn somere sur la alpon; alpobastono.
Alpoj Z. Nomo de la plej granda Eŭropa montaro, kiu iras de Mediteraneo ĝis Aŭstrio: la francaj, svisaj, dinaraj Alpoj; (analoge) la Aŭstraliaj Alpoj.
alpa. Rilata al alpoj: alpa faltiĝo, valo; ⊕ alpa montariĝo; la alpa rozo (rododendro).
alpismo. Sporto de la surgrimpado de altaj montoj.
alpisto. Montgrimpisto.
cisalpa ♜ Troviĝanta sur la Italia flanko de Alpoj.
transalpa ♜ Troviĝanta sur la alia flanko de Alpoj, el vidpunkto de Romanoj.