PIV 2020 · 9635
Lun/o
Lun/o 🔭 Natura satelito de Tero, k rondiranta ĉirkaŭ ĝi: la fazoj de Luno estas novluno, lunarko, lunduono, lunĝibo k plenluno; sendi raketon ĝis Luno.
★luno
1 Tiu astro, tradicie rigardata kiel nokte prilumanta la teron: vespere ĝuu lunon, sed ne serĉu la sunon Z; la luno en Italujo donas tian lumon, ke […] Z; la luno lumis sur la imperiestron Z; la luno enbrilis tra la fenestro Z; peti pri la luno (aŭ: la lunon) (pp iu neeblaĵo); nenia feliĉo maturiĝas sub la luno Z (sur la tero); kreskanta, malkreskanta luno; ĉe la lunlumo. ➞ lundaŭro, lunfazo, lunjaro, lunmonato, lunsemo.
2 = satelito 1.
luna. Rilata al la luno: lunaj ekspedicioj; la lunaj radioj.
duona luno. lunduono.
ĝiba luno. lunĝibo.
nova luno. Novluno.
plena luno Z. Plenluno.
luneto
1 🏠 Vizierforma volbo, kiu penetras alian pli ampleksan; karakteriza en baroko.
2 Juvelo en formo de luno: ĉenetoj, steleto k lunetoj X.
lunarko. Fazo de Luno, kiam malpli ol duono de ĝia surfaco ne estas prilumata de Suno: unua, lasta lunarko.
lunduono. Fazo de Luno, kiam proks. duono de ĝia surfaco estas prilumata de Suno: unua, lasta lunduono. Sin. duona luno.
lunĝibo. Fazo de Luno, kiam pli ol duono k malpli ol la tuto de ĝia surfaco estas prilumata de Suno k sekve videbla. Sin. ĝiba luno.
alluniĝi ✈ (pp spacoŝipo) Manovri por malsupreniri al luno k suriĝi sur ĝi.
duonluno
1 ⚔ Speco de fuorto, en formo de angulo, starigita ekster fortikaĵo, por regi pordon aŭ kurtinon.
2 ❤ Blanka makulo, en formo de duonluno aŭ de lunarko, ĉe la bazo de la ungo.
duonluna. Havanta formon de duonluno: ❤ duonluna ganglio (grava ganglio de la triĝemela nervo, el kiu eliĝas la tri nervoj oftalma, maksila, k mandibla, G. semilunare).
kvaronluno (evi) = lunduono.
novluno. Komenco de la unua fazo de luno, kiam ĝi estas apenaŭ videbla, ĉar nur etparte prilumata de Suno: la novluno staris sur la ĉielo, oni vidis la tutan rondan lunon kiel blue-grizan globon kun ora bordero Z; la novluno estas la signo de la komenco de la monato ĉe la islamanoj.
plenluno. Fazo de Luno, kiam ties tuta disko estas videbla, ĉar plene prilumata de Suno: la plenluno disvastigis lumon preskaŭ tagan Z. Sin. plena luno.