← Reen al B

PIV 2020 · 1693

barok/o

barok/o
🏠 Stilo (en Italio ekde la 16a jc, en cetera Eŭropo ĝis ĉ. 1750), kiu, transpreninte la formojn renesancajn, komplikis la konstrukoncepton, rektajn liniojn kurbigis k ĉion superkovris per ornamaĵoj.
Artspeco, kontraŭa al la klasikaj idealoj, preferanta temojn kun granda, mistika aŭ erotika emoci-ŝarĝo, ŝatanta la malsobrajn ornamojn, celanta la kontrastojn k surprizefektojn, kiujn ĝi atingas en la skulpturo per prezento de patosaj pozoj, en beletro per uzado de troigaj stilfiguroj (hiperboloj, antitezoj, pintumoj ktp): antikva, gotika, renesanca baroko. manierismo, rokoko.
baroka. Konforma al baroko: baroka katedralo, altaro, portalo.