← Reen al H

PIV 2020 · 6034

hiperbol/o

hiperbol/o Z
Duagrada kurbo, kies fokusdiseco estas supera al 1. koniko.  sinuso.
Retorika figuro, konsistanta en esprimo pli drasta aŭ pli energia, ol la ideo, kiun oni intencas komprenigi; ekz. li estas morte ebria; tondra voĉo; nuboskrapulo. superlativo, litoto.
hiperbola. Rilata al hiperbolo: hiperbolaj esprimoj.
hiperboloido Speco de duagrada surfaco: unupeca, dupeca hiperboloido.