PIV 2026 · Artikolo 9479

litoto

Litero L

litoto BELE stilfiguro konsistanta en esprimo malpli drasta aŭ energia ol la ideo, kiun oni volas komprenigi, ekz. li alportis al mi ne malgrandan helpon (li alportis tre gravan helpon); mi vin ne malamas (mi vin amegas); li estas ŝparema (li estas tre avara). ➞ eŭfemismo, hiperbolo.