PIV 2026 · Artikolo 4159
eŭfemismo
eŭfemismo BELE SOCI stilfiguro, kiu mildigas la krudecon de la ĝusta vorto per malpli preciza esprimo; la celo de eŭfemismo estas aŭ respekti tradiciajn tabuojn (ekz. «necesejo» anstataŭ «fekejo», «kuŝi» anstataŭ «koiti», «malaperis, forpasis» anstataŭ «mortis» k.s.), aŭ prezenti sociajn fiaĵojn sub akceptebla aspekto (ekz. «liberalismo» anstataŭ «kapitalismo», «redukto de laborfortoj» anstataŭ «maldungo de salajruloj», «etna purigado» anstataŭ «genocido» k.s.) ➞ litoto.