← Reen al S

PIV 2020 · 14284

sinus/o

sinus/o Z
(pp akuta angulo en orta triangulo) La kvociento de la kontraŭa latero per la hipotenuzo.
(vs) Funkcio (difinita por ajna reela aŭ kompleksa nombro), kiu estas vastigaĵo de la difino 1; simb.: sin.
kosinuso La sinuso de la komplementa angulo; simb.: cos.
arkosinuso La funkcio inversa al sinuso; simb.: arcsin.  ciklometria.
hiperbola sinuso La funkcio x ↦ ½(exe−x).
areosinuso La funkcio inversa al la hiperbola sinuso.