PIV · 8168
komplement²o
komplement2o
1 Λ Ĝenerala nomo por ĉiuj sintaksaj funkcioj en prop., k por frazelementoj kun tiaj funkcioj, rilate al la predikato: oni povas konsideri, ke ankaŭ la subjekto estas komplemento.
2 Kompletigaĵo. ☞ suplemento.
3 ⚥ Aro de almenaŭ 20 proteinoj de la sanga plasmo, kiu post aktiviĝo, plifortigas imunajn reagojn.
4 ∆ (pp aro) La aro de ĉiuj studataj elementoj, kiuj ne apartenas al alia, donita aro.
5 ∆ (pp angulo) Angulo, kiu, adiciite al la donita angulo, donas orton.
6 💻 Nombro, kiu, adiciite al donita nombro, donas aŭ nul en ĉiu ciferpozicio (ĝisbaza komplemento) aŭ la maksimuman ciferon en ĉiu pozicio (laŭcifera komplemento): komplemento ĝis du (duuma ĝisbaza komplemento); komplemento ĝis unu (duuma laŭcifera komplemento); komplementa prezento de negativa nombro.
akcesora komplemento Λ Komplemento rilatanta ne al la predikato, sed nur al frazelemento: la epiteto k la suplementoj estas akcesoraj komplementoj.
cirkonstanca komplemento. Adjekto.
nerekta komplemento. Komplemento kunigita kun sia determinato per prep.
objekta komplemento. Objekto.
rekta komplemento. Komplemento kunigita kun sia determinato sen prep.
komplementa
1 Kompletiga.
2 Λ Rilata al komplemento.
komplementaj ∆ (pp anguloj) Tiaj, ke ilia sumo egalas al orto.